Saluton,

Por havigi tekstan version por legi okule dum aŭdi orele, elŝutu ĝin de la retejo http://esperanto.us same kiel vi supozeble akiris ĉi tiun MP3-aron.

http://esperanto.us

Mi ĉiam pretas plibonigi la dosierojn. Agnoskite ke mia voĉo estas nek tre belsona, nek perfekte flua dum legado. Se oni volontulos refari ĉi tiun sondosieron pli profesie, tiu persono kontaku min. Eble mi povos eĉ pagi (malmulte) kontraŭ tiu bona servo al estontecaj aŭskultantoj. La nura kondiĉo estu ke ties akcento estu eĉ pli verde pura ol mia, kio iom suferas pro dektebla usonaneco (aparte pri la e-sono, bedaŭrinde). Oni trilu la r-sonojn kaj ne anstatŭigu Ĥ-ojn favore al K-sono. Tiu persono anoncu sin per ajna rimedo.

Dankojn kaj bonesperojn,

Ĝan Ŭesli Starling
5721 160th Ave
West Olive MI 49460-9151

Epoŝto: gan@starling.us
Fejsbuko: Ĝan Ŭesli Starling
Skajpo: Aplonis

PS - Se, hazarde, vi interesiĝas pri tiu skribsistemo nomata la Ŝava Alfabeto, por kiu mi kaj Phillip Driscoll eldonis pamfleton antaŭ multaj jaroj, mi sendos ekzemplon al vi senpage (krom la alfranka kosto). Mi anoncas tiun aferon tie ĉi ĉar mia traduko de Trigamba Joĉjo estas la bazo de ĝiaj ekzercoj. Do ne tute flanka afero. Sciu, tiu rilate, ke la celo neniom estas anstataŭi la tradician alfabeton de Esperanto. Certe ne en presado kaj eldonado. Nek sur la reto. Tiu Ŝava skribsistemo celas nur manan skribadon, por pli faciligi la manon. Krome, ĝi eble servas al junuloj por iom pli sekretigi personajn skirbaĵojn (la verda lingvo estante iom tro facila por parenca traduko pere de l' reto ;-).
